III Międzynarodowe Sympozujm

LA 3A INTERNACIA SIMPOZIO EN VROCLAVO (POLLANDO) PRUVAS FUNKCIADON DE ESPERANTO

La 19an de majo 2017 en Vroclavo en la salono de J. Czekanowski en Collegium Anthropologicum de Vroclava Universitato okazis dulingva altnivela simpozio. La 3a Internacia Simpozio preparis Eŭropa Centro de Interkultura Edukado kune kun Jolanta Małecka-Juchymiuk (emerita lekciistino de Vroclava Universitato).

La Honoraj Patronoj de la simpozio estis Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino, Universala Esperanto Asocio, L M Rektoro de la Vroclava Universitato prof. dr hab. Adam Jezierski kaj dr Ludoviko Zaleski-Zamenhof.

En la malferma ceremonio bonvenigon donis la L M Rektoro de la Vroclava Universitato prof. dr hab. Adam Jezierski kune kun Małgosia Komarnicka, la reprezentanino de la organizantoj. Poste salutvortojn prezentis reprezentantoj de du honoraj patronoj de la simpozio. Por AIS prof. Reinhard Fössmeier laŭtlegis saluton de Amri Wandel, la prezidanto de AIS kaj por UEA salutis ĝia vicprezidanto Stefan MacGill. 

Ĉi-jare la simpozio konsistis el du partoj. La unua estis dediĉita al la lingvo Esperanto “Kiel kreskis Esperanto kune kun ĝia kreinto“ kaj la alia al Vroclavo “Vroclavo – Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo“.

En la unua parto de la simpozio esperantistoj proksimigis al la publiko informojn pri la historio de la lingvo Esperanto kun etleciono (Małgosia Komarnicka), pri rolo de denaskaj esperantistoj (Stefan MacGill), pri poezio kaj literature en Esperanto (dr Lidia Ligęza) kaj pri  ebleco de eduki en Esperanto en AIS San Marino (prof. Reinhard Fössmeier ).

En la dua parto de la simpozio famaj profesoroj de Vroclava Universitato prelegis pri ekumena Vroclavo (prof. Adam Jezierski), pri Eŭropo en la pola (prof. Jan Miodek), pri pentraĵo de Cranachoj (prof. Piotr Oszczanowski + direktoro de Nacia Muzeo en Vroclavo), pri teatra vivo en Vroclavo (prof. Janusz Degler + Kabineto en Teatra Muzeo) kaj pri muziko en Vroclavo (dr hab. Joanna Subel + Muzika Akademio).

La simpozion resumis Barbara Despiney, dr hab. Universite Paris 1 Pantheon-Sorbonne (Francio) kaj poste L M Rektoro de la Vroclava Universitato prof. dr hab. Adam Jezierski gvidis nin al la Universitata Muzeo. En la baroka aŭlo Oratorium Marianum li ludis orgenon, kiu estis konstruita en la jaro 1718 de organmajstro Adam Honorato Casparini admirigante per ĝia akustiko. Ĉi tiun tagon  finis solena vespermanĝo en la restoraio „U Hrabiego” (Ĉe Grafo) en Ossolineum, kiu ĉi-jare festas 200 jarojn de ekesto.  

Antaŭ komenco de la 3a Internacia Simpozio en Przegląd Uniwersytecki aperis la artikolo de Małgosia Komarnicka, en kiu la aŭtorino prezentis 130an datrevenon de la historio de la lingvo Esperanto kaj informojn pri 100a mortodatreveno de la Esperanto-kreinto Ludoviko Zamenhof sub la aŭspicio de UNESCO. Sekva artikolo pri la simpozio aperos baldaŭ ankaŭ en Przegląd Uniwersytecki, kiun ricevas profesoroj (ankaŭ emeritaj), universitataj oficistoj kaj studentoj.

Aŭskultante prelegojn, tradukojn kaj babiladojn dum kaj post la simpozio oni povis konvinkiĝi, ke Esperanto bonege funkcias kaj scipovas transdoni ĉiaspecajn nuancojn de homa penso, eĉ la plej malfacilan aŭ la plej mirigan esprimojn. Ĝi havas propran literaturon kaj oni povas en Ĝi klerigi akirante sciencajn rangojn.

Małgosia Komarnicka

 


 

PROGRAM:

RAMOWY PROGRAM Pl(1)

PROGRAMO Eo(1)