Uroda słowa w języku esperanto – 1

VORTBELECO EN ESPERANTO

Lunde, la 18an de aprilo, je la 17:00, en Vroclavo okazis la Unua Festivalo de Deklamata PoezioVortbeleco en Esperanto”. La festivalon preparis Centro de Interkultura Edukado – Vroclavo, Pola Esperanto-Asocio kune kun neesperantista organizaĵo  “HORIZONTO”.  La festivalon patronis  Pola Sekcio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kaj amaskomunikilan patronecon plenumis Pola RetRadio kaj Pola Esperantisto

La publikon kaj la partoprenantojn salutis la prezidantino de la Centro de Interkultura Edukado – Vroclavo – Małgosia Komarnicka, kiu mallonge prezentis historion de Esperanto. La festivalon lerte gvidis la aŭtorino de la projekto Halina Kuropatnicka-Salamon.

La partoprenantoj de la festivalo estis diversaĝaj  kaj plimulto el ili ne estis esperantistoj. Ĉiu partoprenanto prezentis unu poeziaĵon en Esperanto. La prezentadon prijuĝis ĵurio: Lidia Ligęza, Małgosia Komarnicka kaj Andrzej Kraszewski, kiu pritaksis interpretadon, elekton de la temoj kaj parolmanieron.

Ĉi tiu festivalo, malgraŭ tio ke ĝi okazis unuanfojon, havis rimarkeble altan nivelon kaj la ĵurio havis malfacilan taskon. La unuan premion ricevis Wojciech Ławnikowicz, la duan Monika Radomska kaj la trian premion Magdalena Piętka. La ĵurio aljuĝis ankaŭ tri distingojn. La premiitoj ricevis diplomojn kaj belajn donacojn kaj ĉiuj partoprenantoj ricevis diplomon pro partopreno.

La festivalon karakterizis familia etoso kaj, dum la paŭzo, okazis regalo per hejmpreparitaj bongustaj kukoj.

Sumigante la aranĝon, ni povas diri, ke nia strebo popularigi Esperanton kaj vigligi la kunlaboron kun neesperantistaj medioj, ĝuste ĉi-jare, dum kiu Vroclavo estas – la Kulturĉefurbo de Eŭropo 2016, bone fruktis.

    

Je la nomo de la organizantoj

Małgosia Komarnicka

 

 


PROGRAM

URODA SŁOWA W JĘZYKU ESPERANTO

Centrum Edukacji Międzykulturowej – Wrocław, Polski Związek Esperantystów i Dolnośląskie Stowarzyszenie WIDNOKRĄG
zapraszają do wzięcia udziału
w FESTIWALU POEZJI RECYTOWANEJ,
który odbędzie się
18 kwietnia 2016 we Wrocławiu
Festiwal jest adresowany do dzieci, młodzieży, dorosłych i seniorów.
Każdy uczestnik prezentuje jeden utwór poetycki w języku esperanto w czasie nieprzekraczającym dwie minuty.

PATRONAT HONOROWY
polska sekcja MIĘDZYNARODOWEGO ZWIĄZKU NAUCZYCIELI ESPERANTYSTÓW

PATRONAT MEDIALNY
POLA RETRADIO i POLA ESPERANTISTO

wśród jurorów
LIDIA LIGĘZA i ANDRZEJ KRASZEWSKI,

Adres: Inkubator Przedsiębiorczości al. Kasztanowa 3a, godzina 17:00

Wszelkie informacje (regulamin i formularz zgłoszeniowy) można uzyskać pod adresem: festivalo.eo@gmail.com podając w temacie e-maila: E-poemo.
Telefon 512 456 449

CZEKAJĄ CENNE NAGRODY!
Zgłoszenia przyjmujemy do 10 kwietnia 2016 r.

W imieniu organizatorów:
– Halina Kuropatnicka-Salamon
wiceprezes Centrum Edukacji Międzykulturowej – Wrocław

 


VORTBELECO EN ESPERANTO

Centro de Interkultura Edukado – Vroclavo Pola Esperanto-Asocio
kaj
Dolnośląskie Stowarzyszenie WIDNOKRĄG
invitas vin partopreni en
la FESTIVALO de DEKLAMATA POEZIO
kiu okazos
la 18an de aprilo 2016 en Vroclavo (Wrocław)
La festivalo estas destinita por infanoj, junuloj, plenkreskuloj kaj pliaĝuloj.
Ĉiu partoprenanto prezentos unu poeziaĵon en Esperanto dum la nesuperebla tempo de du minutoj.

HONORA PATRONO
POLA SEKCIO DE LA INTERNACIA LIGO DE ESPERANTISTAJ INSTRUISTOJ

KOMUNIKILAJ PATRONOJ
POLA RETRADIO kaj POLA ESPERANTISTO

EN LA ĴURIO INTERALIE
LIDIA LIGĘZA kaj ANDRZEJ KRASZEWSKI

ATENDAS VIN VALORAJ PREMIOJ!
Sendu vian aliĝilon ĝis la 10a de aprilo 2016.
Adreso: Inkubator Przedsiębiorczości al. Kasztanowa 3a, Wrocław, je la 17a horo
Ĉiaj informoj estas riceveblaj ĉe la adreso: festivalo.eo@gmail.com
Kiel temon de la retmesaĝo skribu: E-poemo.
Telefonnumero: +48 512 456 449

Nome de la organizantoj:
– Halina Kuropatnicka-Salamon vicprezidantino de Centro de Interkultura Edukado – Vroclavo