IV Europejski Festiwal Piosenki Esperanckiej

IV Europejski Festiwal Piosenki Esperanckiej

odbył się w dniach 7-8 maja 2016 r. we Wrocławiu

Festiwal, jak co roku odbył się w dwóch kategoriach:
1. chór lub zespół
2. solista.

 

PLAN:

7. maja – przesłuchania uczestników (DSOSW Nr 13 ul. Kamiennogórska 16)
8. maja – Koncert Laureatów (NARODOWE FORUM MUZYKI, ul. plac Wolności 1)

 

ORGANIZATORZY:

– Centrum Edukacji Międzykulturowej – Wrocław

– Polski Związek Esperantystów 

– Wrocławskie Centrum Rozwoju Społecznego – Wrocławskie Centrum Seniora

PATRONAT HONOROWY:

PREZYDENT WROCŁAWIA

MILA VAN DER HORST KOLIŃSKA

PATRONAT MEDIALNY: POLA RETRADIO

W imieniu organizatorów:
– Małgorzata J. Komarnicka – dyrektor festiwalu
– Robert Pawliszko – kierownik – Wrocławskiego Centrum Seniora

 

 

 

 

JAK BYŁO?

 


En VROCLAVO oni kantis kvarafoje ESPERANTAJN KANTOJN

La 7an kaj 8an de majo 2016 en Vroclavo – ĉi-jara Kulturĉefurbo de Eŭropo 2016 okazis jam la 4a EŬROPA FESTIVALO DE ESPERANTAJ KANTOJ. Preparis ĝin kune Centro de Interkultura Edukado – Vroclavo, Pola Esperanta-Asocio kaj Vroclava Centro de Pliaĝuloj.

Ĉijaran Festivalon patronis MILA VAN DER HORST KOLIŃSKA kaj la PREZIDANTO DE LA URBO VROCLAVO, RAFAŁ DUDKIEWICZ.
Laŭ la regularo la festivalon partoprenas infanoj, junuloj, plenkreskuloj kaj pliaĝuloj. Ĉiu partoprenanto kantas du kantojn: unu en Esperanto, la alian en sia nacia aŭ fremda lingvo. Pritaksataj estas nur Esperantaj kantoj. La Festivalo okazas ĉiujare en majo en du kategorioj:
1. koruso aŭ ensemblo,
2. solisto. Sabate (la 7-an de majo) okazis konkursa provaŭdo de partoprenantoj en speciala lernejo por blinduloj – DSOSW Nr 13. Dimanĉe (la 8-an de majo) okazis la Koncerto de la Premiitoj en la prestiĝa loko NACIA FORUMO DE MUZIKO (Narodowe Forum Muzyki).

La publikon kaj la partoprenantojn dum la Koncerto de la Premiitoj salutis la iniciatintino de la Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj – Małgosia Komarnicka, kiu ankaŭ mallonge prezentis regularon de la festivalo. Akompanis ŝin fama E-kantisto, posedanto Guiness-rekordon Jean-Marc Leclercq – jOmO, kiu lerte gvidis la festivalon kaj fine kantis kelkajn E-kantojn.

Ĉi tiu festivalo havis rimarkeble pli altan nivelon ol pasintjaraj festivaloj kaj la ĵurio havis tre malfacilan taskon. Substrekis tion la prezidantino de la festivala ĵurio, konata ĥorestrino Barbara Szarejko. Ŝi estis asistata de profesia mizikistino kaj du geesperantistoj, ĉar oni pritaksis muzikajn kaj ankaŭ lingvajn valorojn.

La unuan premion en la kategorio „solisto” ĝis la aĝo 19 jaroj ricevis Izabela Żygadło kaj en la sama kategerio sed en la aĝo de 19 ĝis la 54 la premiojn ricevis Kazimierz Kudryński kaj Mieczyslaw Nitschke. La unuan premion en la kategorio koruso aŭ ensemblo ricevis duetoj „AliZet“ el Varsovio kaj „Bernadeta Czarnecka i Krystyna Kubicha“ el Vroclavo kaj la koruso „Apasjonata“ el Vroclavo. La premiitoj ricevis diplomojn kaj pokalojn kaj ĉiuj partoprenantoj ricevis diplomon pro la partopreno. Ĉi-jare unuafoje ĵurio aljuĝis ankaŭ du premiojn pro akompanado. Ricevis ilin, Paweł Bogdała kaj Bartosz Jugo (la ĥorestro de la koruso „Apasjonata”).

La festivalan provaŭdon de partoprenantoj karakterizis familia etoso kaj dum la Koncerto de la Premiitoj la publiko ĝuis belajn kantojn en Esperanto kaj koncerton de jOmO, kiu komencis ĝin per kanto kun la premiita koruso „Apasjonata”.

Sumigante la penan laboron de ĵurio, ĝia prezidantino, Barbara Szarejko substrekis, ke ŝi estas fiera partoprenante en la festivala ĵurio kaj certe komencos lerni Esperanton kaj ke ŝi ne imagas pli bonan popularigon de Esperanto ol Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj.

La 4a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj precipe nun kiam Vroclavo estas – la Kulturĉefurbo de Eŭropo 2016 bone fruktis.

Ni jam invitas partopreni en la sekva jubilea la 5a EŬROPA FESTIVALO DE ESPERANTAJ KANTOJ, kiu okazos en Vroclavo la 20an kaj 21an de majo 2017.

 

Por la estraro de la Centro de Interkultura Edukado – Vroclavo

Małgosia Komarnicka