KATERINA BILOKUR estas unu el la plej elstaraj kaj samtempe la malplej konataj ukrainaj amatoraj artistinoj. Ŝia vivo estas bona ekzemplo, ke niaj revoj plenumiĝas se ni kredas je ili kaj ni strebas realigi ilin. Tiu genia virino malgraŭ diversaj malfavoraj cirkonstancoj kaj ankaŭ la malĝusta rilato de siaj proksimuloj ĉiam deziris krei artaĵon. Jam de infaneco ŝi deziris fariĝi pentristino.
Katerina Bilokur naskiĝis la 7-an de decembro 1900 en neriĉa familio en malgranda vilaĝo Bohdanivka apud Kijivo en Cara Rusio. Ŝi tie loĝis la tutan vivon.
Estante malgranda infano ŝi jam komencis desegni siajn unuajn bildojn per lignokarbo. La gepatroj ne estis kontentaj vidante la desegnantan kaj pentrantan filinon kaj ili malpermesis al ŝi okupiĝi pri tio. Se ili vidis la bildojn de Katerina faritajn sur papero, ili disŝiradis kaj forbruligadis la bildojn. Do ŝi desegnis per karbopeco sur blanka tolo, poste lavis ĝin kaj denove desegnis. La knabino penis okupiĝi pri realigado de sia revo kaŝe kaj ŝi dediĉadis al tio ĉiun liberan minuton.
Katerina laŭ plenkreskuloj ne pasigadis utile tempon, ĉar ŝi ne okupiĝis pri helpado en mastrumado aŭ en terkulturado konstante. La gepatroj de Katerina opiniis, ke pentrado estas nur perdado de tempo, des pli virino ne devas pri tio okupiĝi. Ili ne nur neniam permesis al Katerina lerni pentroarton – ili eĉ neniam permesis al sia filino viziti lernejon, nur mem klariginte la regulojn pri legado laŭ libreto. Ĉar ŝi bezonis, laŭ ilia opinio, nur konstante okupiĝadi pri la mastrumado kaj ŝpari la vestaĵojn kaj la ŝuojn. Aŭtune en 1934 Katerina eĉ estis preta mortigi sin, enirinte la malvarmegan riveron, ŝi estis preta morti ne elirante. Sed ŝin ekvidis la patrino kaj konsentis permesi al ŝi en libera tempo pentri. Ve, post tio Katerina akiris seriozajn malsanojn, la fortaj doloroj turmentis ŝin la tutan restan vivon.
Estante jam fama pentistino, Katerina Bilokur skribis en letero, ke neniu ŝin instruis pentri, neniu ion konsilis.
En la unuaj jaroj de siaj provoj pentri Katerina havis nenion kion uzas pentristoj, ŝi devis mem krei “sian pentrlaborejon” kiel pentrajn tolojn, penikojn aŭ farbojn. Siajn bildojn Katerina pentris sur la toloj, kiujn ŝi foje devis prepari kudrante kelkajn malpli grandajn partojn, por sufiĉu loko por neplanite pligrandigata bildo. La penikojn ŝi preparadis el felo de kato. La farbojn ŝi kreis el suko de beroj, betoj, cepo, herboj – preskaŭ el ĉiuj kreskaĵoj kiuj donis koloron.
Estante junulino Katerina Bilokur partoprenis en spektakloj de la vilaĝa teatra rondo, ankaŭ kreis dekoraciojn por la spektakloj. Nek al la arta teknikumo en urbo Mirgorod nek al la teatra teknikumo en urbo Kijivo Katerina estis akceptita pro tio, ke ŝi ne havis la sepjaran kleron, ja ŝi neniam lernis en lernejo.
Nur la 30-aj kaj 40-aj jaroj de la 20-jarcento estis por Katerina Bilokur pli favoraj. Ŝia sorto ŝanĝiĝis kiam unu tagon Katerina aŭskultis per radio kanton de Oksana Petrusenko. La kanto tiel ravis ŝin, ke ŝi pentris la bildeton al la teksto de la kanto kaj kune kun la letero sendis ĝin al la kantistino. Oksana Petrusenko kiu ankaŭ devenis el malgranda vilaĝo tuj rimarkis la veran artan talenton kaj decidis helpi. La kantistino montris la bildon al pentristoj. Katerina Bilokur estis vizitita, ŝiaj pentraĵoj meritis la plej altan laŭdon, do jam ili partoprenis en kelkaj ekspozicioj kaj havis grandegan sukceson.
Sed poste estis milito (en tiama Soveta Unio de 1941 ĝis 1945)…
Muzeoj aĉetis de Katerina Bilokur multajn bildojn. Ŝiaj bildoj partoprenis ekspoziciojn en diversaj urboj de la Soveta Unio. En la jaro 1954 kelkaj ŝiaj bildoj estis veturigitaj al Internacia Ekspozicio en Parizo. Pablo Pikaso admiris ilin, prave opiniante, ke Katerina Bilokur estas genia.
Ŝi ŝategis pentri precipe florojn kaj legomojn. Pentrante florojn ŝi kreis honeste kaj akurate ĉiun petalon kaj folion. Rigardante al la bildoj de Katerina Bilokur ni sentas kiel tiuj floroj vivas, eĉ ŝajnas, ke ili odoras, ĉar ni rimarkas ke preskaŭ ĉiu petalo kaj folio neniam estas la sama kiel la alia sed diferencas per koloro, formo, nuancoj … Tiun efekton probable ŝi atingis pentrante en aero, translokigante la stativon de loko al loko. Dank’ al tio ĉiu rigardanto admiras tagtempon, tagiĝon, posttagmezon, krepuskon … aŭ nebulon, roson, sunradiojn …
Katerina Bilokur mortis antaŭ 60-jaroj, la 10-an de junio 1961.
Estas grave ke Katerina Bilokur tre amis florojn, ŝi neniam ilin deŝiris, pentrante nur la kreskantajn. Iam ŝi paŝis 30 kilometrojn por veni kaj pentri iujn tre belajn vivantajn florojn. Ŝi skribis ke “deŝirita floro jam ne estas floro”. Katerina per tiom forta amo prilumadis la pentratajn florojn, ke ŝajnas ili fariĝis eĉ pli belaj ol estis reale. Ŝi prezentis siajn priflorajn bildojn tiel belege kvazaŭ ili estus ikonoj.
Bildoj de Katerina Bilokur troviĝas en muzeoj de diversaj urboj de Ukrainio. Ĉi-jare la grupo de polaj esperantistoj-pliaĝuloj, organizita de la Eŭropa Centro de Interkultura Edukado (Europejskie Centrum Edukacji Międzykulturowej) kun sidejo en Wrocław, vizitis virtuale ekskurson al la Nacia Muzeo de la Popola Arto en Kijivo kaj ĝuis la ekspozicion dediĉitan al la 120-jariĝo post la naskiĝo de Katerina Bilokur. Al ĉiuj partoprenintoj la bildoj nepriskribeble plaĉis. Kaj poste la polojn atendis bela surprizo: Svetlana Pogorelaja, kiu okazigas la paroligajn lecionojn por la grupo, aĉetis en la muzeo kaj sendis por ĉiu partopreninto bildkartojn kun bildoj de Katerina Bilokur kaj libretojn pri la muzeo.
La admirinda genia pentristino malgraŭ grandaj malfacilaĵoj neniam lasis sian revon kaj atingis la plej altan rezulton en sia kreado doninte al la mondo nekompareblajn ĉarmajn bildojn.
Małgosia Komarnicka kaj Svetlana Pogorelaja