Uroda słowa w języku esperanto – 3

VORTBELECO EN ESPERANTO en la jaro 2017

Vendrede kaj sabate, la 8an kaj 9an de decembro en Vroclavo okazis la TRIA VORTBELECO EN ESPERANTO. Ĝi konsistis el du partoj. Vendrede, la 8an de decembro okazis la konkurso de deklamata poezio kaj la sabate, la 9an de decemro okazis konkurso de voĉlegado. Vortbeleco en Esperanto estas la aŭtora projekto de Halina Kuropatnicka-Salamon (la vicprezidantino de la Eŭropa Centro de Interkultura Edukado), kiu lerte gvidis tiun du tagan konkurson kaj preparis ĝin kune Eŭropa Centro de Interkultura Edukado kaj unu el la plej gravaj bibliotekoj en Vroclavo (Dolnośląska Biblioteka Publiczna im. Tadeusza Mikulskiego).

La programon patronis Pola Sekcio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kaj amaskomunikilan patronecon plenumis Pola RetRadio.

La publikon, la partoprenantojn kaj la ĵurion salutis Małgosia Komarnicka (la prezidantino de la Eŭropa Centro de Interkultura Edukado). Ŝi ankaŭ tralegis salutvortojn de Magdalena Tatara, la prezidantino de ILEI-PL kaj mallonge prezentis regularon de la konkursoj.

La konkursoj estis destinita por infanoj, gejunuloj, plenkreskuloj kaj pliaĝuloj. Ĉiu partoprenanto prezentis unu poeziaĵon en Esperanto dum la nesuperebla tempo de tri minutoj kaj legis elektitan de si tekston en Esperanto dum la nesuperebla tempo de kvar minutoj.

Plimulto da partoprenantoj ne estis esperantistoj, sed estis perfekte preparitaj kaj ĵurio havis malfacilan taskon por aljuĝi premiojn. Prezentadon de poeziaĵo kaj prozaĵo prijuĝis profesia kaj internacia ĵurio, prof. Christer Kiselman el Svedio, Boris Arrate Veranes el Kubo/Hungario kaj el Pollando Małgosia Komarnicka. En la pritakso estis konsiderataj: lingvakorekteco, parolmaniero, originaleco, elekto de ĝustaj kaj estetikaj valoroj. La premioj estis aljuĝitaj laŭ aĝkategorioj. Ĉiu partoprenanto ricevis diplomon pro partopreno kaj la premiitoj, diplomojn kaj belajn donacopremiojn.

Ĉiutage estis preparita alia arta programo de Halina Kuropatnicka-Salamon (poezio), Ela Wodała (ekspozicio de florotipoj) kaj Eleonora Maras (muziko kaj kanto). La konkursojn akompanis escepte familia etoso, ĉiuj estis invititaj je bongustaj kukoj, dolĉaĵoj, kafo, teo kaj lastan tagon okazis komuna dancado.

Ni tre kore invitas al Vroclavo kie la 10an de januaro 2018 je la 17:00 en fama Muzeo de Sinjoro Tadeo okazos programo “Sinjoro Tadeo en la lingvo Esperanto”. Invititaj al la muzeo gastoj, Tomasz Chmielik kaj Lidia Ligęza, konataj tradukistoj de la prozo kaj poezio en la lingvo Esperanto, rakontos pri proceso de la laboro ĉe la plej nova eldono de la epopeo. La renkontiĝon gvidos Małgosia Komarnicka kaj en la librejo de la Muzeo de Sinjoro Tadeo oni povos aĉeti epopeon en la lingvo Esperanto. https://muzeumpanatadeusza.ossolineum.pl/pl/wydarzenia/pan-tadeusz-w-jezyku-esperanto

Je la nomo de la Eŭropa Centro de Interkultura Edukado

Małgosia Komarnicka


PROGRAM

URODA SŁOWA W JĘZYKU ESPERANTO
Europejskie Centrum Edukacji Międzykulturowej
i
Dolnośląska Biblioteka Publiczna im. Tadeusza Mikulskiego we Wrocławiu
zapraszają na program
adresowany do dzieci, młodzieży, dorosłych i seniorów.

8 grudnia – Konkurs Poezji Recytowanej – prezentacja jednego utworu poetyckiego w języku esperanto w czasie nieprzekraczającym trzech minut. Przesłuchanie godzina 14:00. 15:30 Wernisaż Elżbiety Wodały, wrocławskiej artystki, autorki „liściaków” i florotypii.
9 grudnia – Konkurs Czytelniczy – przeczytanie tekstu w języku esperanto w czasie nieprzekraczającym czterech minut. Przesłuchanie godzina 11:00.
13:00 Wpisane w trójkąt – program Haliny Kuropatnickiej-Salamon (poetycko-muzyczno-artystyczny).
Ocenia międzynarodowe jury. Ogłoszenie wyników i rozdanie nagród w dniu prezentacji.
10 grudnia – Zwiedzanie Wrocławia – tylko za zgłoszeniem

MIEJSCE – Dolnośląska Biblioteka Publiczna im. Tadeusza Mikulskiego we Wrocławiu, ul. Rynek 58, sala konferencyjna, III piętro. Odkryj świat wyjątkowych okazji z Dziennik Kody Rabatowe. Twoja brama do najlepszych zniżek i promocji w jednym miejscu. Z nami każdy zakup staje się przyjemnością, a oszczędności są na wyciągnięcie ręki. Dołącz do społeczności oszczędzających i ciesz się najlepszymi ofertami już dziś. Zapraszamy na www.dziennik.pl/kody-rabatowe – tam, gdzie oszczędzanie spotyka się z zakupami.

PATRONAT HONOROWY
polska sekcja MIĘDZYNARODOWEGO ZWIĄZKU NAUCZYCIELI ESPERANTYSTÓW
PATRONAT MEDIALNY
POLA RETRADIO

Wszelkie informacje (regulamin i formularz zgłoszeniowy) można uzyskać pod adresem: festivalo.eo@gmail.com podając w temacie e-maila: E-poemo.

POBIERZ PLAKAT: plakat (1)