NAGRODY DLA 12 WYBITNYCH DZIAŁACZY

Informacje prasowe UEA / Nr 816 / 2019-07-29

Wspaniała wiadomość dla Europejskiego Centrum Edukacji Międzykulturowej.
Nasza prezes, MAŁGOSIA KOMARNICKA została nagrodzona za swoją działalność przez Zarząd Światowego Związku Esperantystów (UEA).

12 WYBITNYCH DZIAŁACZY NAGRODZONYCH W LAHTI

Podczas Uroczystego Zakończenia 104-go Międzynarodowego Kongresu Esperantystów
w Lahti, zostały ogłoszone nazwiska 12 osób, które otrzymały Dyplom za Wybitne Działania oraz
Dyplom za Wybitne Artystyczne Działania. Dyplomy te od 2007 roku należą do nagród
przyznawanych przez Zarząd Światowego Związku Esperantystów. Bonega informo por la Eŭropa Centro de Interkultura Edukado. Nia prezidantino, Małgosia Komarnicka ricevis premion pro sia agado fare de la Estraro de Universala Esperanto-Asocio (UEA).

Gazetaraj Komunikoj de UEA / N-ro 816 / 2019-07-29

12 ELSTARAJ AGANTOJ PREMIITAJ EN LAHTIO

En la Solena Fermo de la 104-a Universala Kongreso en Lahtio estis anoncitaj la nomoj de 12 icevantoj de Diplomo pri Elstara Agado kaj de Diplomo pri Elstara Arta Agado. Tiuj diplomoj estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007.
Dyplom za Wybitne Działania Diplomo pri Elstara Agado:
– Wolfram Diestel (Germanio) pro la elstara agado kiel fondinto kaj prizorganto de la Reta Vortaro
(ReVo), kiu festas ĉi-jare sian 20-jariĝon.
– Andrej Grigorjevskij (Rusio) pro la longdaŭra elstara agado kiel volontula prizorganto kaj retestro de la retejo de UEA.
– Vasil Kadifeli (Turkio) pro la elstara agado kiel instruisto, tradukanto kaj redaktoro de la turka revuo Turka Stelo. Li estas unu el la motoroj de la Mezorienta kaj Nordafrika Komisiono de UEA (MONA), regule funkcianta. Li aperigas proksimume unu komunikon semajne, jam de almenaŭ du jaroj. Li aperigas ankaŭ valorajn literaturajn verkojn el la araba kaj turka kulturoj.
– Reza Kheir-khah (Tajvano) pro la longtempa elstara agado kiel instruisto de Esperanto por la tajvana movado kaj eldonisto de la revuo 'Formoza Folio”.
– Małgosia Komarnicka (Pollando) pro la elstara agado kiel organizanto de kulturaj kaj klerigaj aranĝoj en Pollando, kiel la Interkultura Majrendevuo, la Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj.

– za wybitną działalność jako organizator kulturalnych i naukowych wydarzeń w Polsce, takich jak
Międzykulturowa Majówka, Europejski Festiwal Piosenki Esperanckiej.
– Lu Wunsch-Rolshoven (Germanio) pro la elstara agado kiel informanto pri Esperanto. Li estas la
fondinto kaj la estro de EsperantoLand kaj prizorgas la gazetarajn rilatojn de Germana EsperantoAsocio.
– Privas Tchikpe (Benino) pro la elstara agado kiel prezidanto de la asocio „Scio Sen Bariloj” kaj la
provoj mediacii en konfliktaj situacioj kaj kunlaborigi ĉiujn beninajn aktivulojn por Esperanto.
– Bernhard Tuider (Aŭstrio), bibliotekisto, pro la elstara agado kiel prizorganto de la Kolekto por Planlingvoj ĉe la Aŭstra Nacia Biblioteko kaj Esperanto-Muzeo en Vieno.
– Wei Yubin (Jado) (Ĉinio) pro la elstara agado kiel direktoro de elementa lernejo kun 7 Esperantoinstruistoj. Li enkondukis Esperanton en sian lernejon antaŭ 10 jaroj; ĝis nun pli ol 600 lernantoj lernis Esperanton; ĉiujare oni okazigas Zamenhof-feston en la lernejo.
Diplomo pri Elstara Arta Agado:
– Jo Haazen (Rusio) pro la senlaca agado arta kaj movada, inkluzive de la orkestra realigo de “La Espero”.
– Miroslav Malovec (Ĉeĥio) pro la elstara kontribuo al la muzika Esperanto-kulturo, per la traduko de la opero Sternenhoch (teksto de Ivan Acher laŭ la ekspresionisma romano de la ĉeĥa aŭtoro Vladislav Klíma), surscenigita de la Nacia Teatro en Prago.
– Antonio de Salvo (Italio) pro la elstara kontribuo al la literatura Esperanto-kulturo. Li tre regule publikigas sur retaj listoj informojn pri italaj verkistoj kaj pri famaj aŭ konindaj homoj. Li kreis kaj prizorgas ampleksan blogon en la bitoteko de Itala Esperanto-Federacio.

Anna Laskowska
członek ECEM

Plik PDF