ESPERANTA TURNEO

Lingvo internacia efikos kaj disvolviĝos, kondiĉe ke la Esperantistoj klopodu vidigi kaj aŭdigi ĝin. Tio postulas ne nur internacian kunlaboradon, sed ankaŭ ĉiuokazan uzadon por publike aperi.
Mi loĝas en suda Francio, en la bela montara regiono Cevenoj. Fine de 2009, mi malkovris Esperanton kaj ekde mia esperantistiĝo provis disvastigi la lingvon, precipe eksterlande okaze de vojaĝoj, ĉar intertempe mi emeritiĝis.

Per Pasporta Servo, mi veturis tra pluraj landoj, ĉefe en norda Eŭropo. Ĉi-jare gastigis min brazilanoj, kies lando verdire estas kvazaŭ kontinento. Sekvis en aprilo norda Hispanio kaj Eŭskio. Finfine, mi partoprenis en du polaj aranĝoj, unue la maja Interkultura Majrendevuo en Vroclavo kaj Góra, due Arkones, la septembra arta renkontiĝo en Poznano.

Tiuokaze, Małgosia Komarnicka, vigla aktivulino kaj kunordigantino en la pola Esperantistaro, invitis min paroli pri Esperanto antaŭ grupojn de pliaĝuloj kaj lernantoj de mezlernejo. La temo estis : Vojaĝi per Esperanto.

La unua renkontiĝo okazis lundon la 24an de septembro en la vroclava sidejo de Eŭropa Centro de Interkultura Edukado. En ĝi ĉeestis kelkaj esperantistinoj, sed ĉefe scivolemaj homoj do ne nur « poligis » sed ankaŭ kompletigis miajn komentojn Małgosia.

La sekvan tagon, mardon okazis la dua renkontiĝo en la liceo de Złotoryja, kie afable gvidis nin Aleksander. Li instruas samenergie fizikon kaj baldaŭ sian novan fakon: la internacian lingvon! Li lernas Esperanton! La gastema direktorino akceptis nin kaj du klasoj atente aŭskultis la klarigojn, kaj videble interesiĝis pri la lingvaj kaj praktikaj aferoj.

Gravas ne simple « prelegi » sed interterparoli pri trafaj demandoj: kio estas « vojaĝi »? kiel vere interŝanĝi kun homoj kies lingvon oni ne regas? kiel funde malsimilas internacia kaj naciaj lingvoj?  kial preferi Esperanton kvankam ĝi tutcerte ne estas la plej parolata lingvo?

Kompreneble, ne temas pri kontraŭangla kritiko, sed oni logike kribru ankaŭ « evidentaĵojn » kiel niaj plej uzataj komunikiloj, pri kies limoj ni devas konscii.

Pli praktika afero: agnoskinte la avantaĝojn de Esperanto, kiel malmultekoste vojaĝi per tiu lingvo, do trovi e-istajn gastigantojn?
Per la retejo Pasporta Servo, facile troveblas ili en multaj landoj, eĉ la plej malproksimaj. Kiel ekzemplo, mi rakontis per lumbildoj mian vojaĝon tra Brazilo. Certe estas agrable vagadi en Rio kaj Braziljo, turismumi en Copacabana, Olinda aŭ Salvador de Bahia. Sed viziti per Esperanto estas multe pli riĉa sperto: oni vere ekkonatiĝas kun loĝantoj, ne supraĵe sed serioze informiĝas pri ilia ĉiutaga vivo, pri ĉiaspecaj problemoj travivitaj de la socio. Reciprokan fidon faciligas la uzo de Esperanto.

Jes, tiaj renkontiĝoj ŝajnas al mi vere utilaj por diskonigi kaj disvolvi Esperanton. Eksterlandano – kiu ne parolas ilian lingvon – venas kaj povas interŝanĝi kun ili – dank’al nia tradukistino Małgosia kompreneble! Ĉu alilingveco instigas scivolemon? Espereble kelkaj el tiuj partoprenintoj ne simple preterpasos sed profundigos la hodiaŭan temon. Ho, ne eblas certi ĉu iuj esperantistiĝos kvankam multaj el ili kaj ankaŭ instruistoj promesis lerni Esperanton. Sendube restos spuroj, ĉar iel valoras internacia kontakto en ĉies maturiĝo.

Feliks Wandervogel

 

Opublikowany w 2018